Tvůrce webu je i pro tebe! Postav třeba web. Bez grafika. Bez kodéra. Hned.
wz

Ago-Semajno 2006 / 2007 - Nowy Sącz

Impresoj, sentoj, travivaĵoj, fotoj, preskaŭ ĉio en ĉi tia „raportaĵo“ :-)...


En duono de novembro Marek Blahuš sendis al mi invitilon por Ago-Semajno en Pollando en Nowy Sącz. Mi decidiĝis, ke mi volus ekvojaĝi tien. Miaj gepatroj diris al mi, ke mi povas veturi, se al mi ne gravas, ke mi ne estos dum kristnaska feriado en Brno.
Proksimiĝis Kristnasko kaj kun tio ankaŭ Ago-Semajno. Do, tial mi la 26-an de decembro forveturis el Brno per buso al Uherské Hradiště, kie min jam atendis Marek. Mi atendis ĉe li dum 2-3 horoj, ĉar ni havis komunan vojaĝon el Uherské Hradiště kaj ni havis ankoraŭ sufiĉe da tempo antaŭ vojaĝo per trajno. Kiam la tempo venis, ni ekvojaĝis. Ni kunvenis kun Karol kaj veturis al la stacidomo. La vojaĝo per trajno al Bohumín okazis sen signifaj problemoj (ni eĉ ekbabilis kun unu sinjoro pri esperanto ktp.). En Bohumín ni aĉetis bileton tien-reen al Krakovo. Kaj hu ra en trajnon Eurocity direkte Krakovon! La pasporta kontrolo venis tuj, sed la biletkontrolo venis nur post Aŭŝvico. El Krakovo la vojaĝo per buso okazis en ordo (ni eĉ kunveturis kun du rusinoj). Surloke ni rapide enloĝiĝis kaj konatiĝis kun kelkaj partoprenantoj.

Merkredo

Merkrede okazis nenio kaj mi utiligis la tempon ekirante kun Olga kaj Natálka el Jalto en la urbocentron. Vespere jam alveturis ĉiuj kaj ni iris al interkona vespero. Ni ludis kelkajn interkonajn ludojn, ni kantis kelkajn kantojn :-) Post la reveno el la evento mi kun Marek kaj Karol projekciis en la filmejo al interesiĝantoj la filmon Kuŝejetoj (Pelíšky) kaj poste ankoraŭ La Talpon (Krtek).


Surlokaj helpantinoj

Irek - unu el organizantoj


Filmejo

Ĵaŭdo

Ĵaŭde mi partoprenis la prelegon pri TEJO kaj poste la kurson de la pola lingvo kaj poste la aligatorejon, kie mi devis(!) paroli per alia lingvo ol esperanto kaj mia gepatra lingvo. Post la vespermanĝo ni ekiris al evento prezentanta polan folkloron. Malfrue vespere mi ludis la Homlupan ludon (iomete plivastigita versio de la ludo Urbeto Palermo) kaj post noktomezo iris spekti la filmon Kara mia vilaĝinjo (Vesničko má středisková).




Internacia kurso de esperanto


Pola folkloro

Vendredo

Vendrede okazis tuttaga ekskurso al la fonto de la rivero Poprad, sed unue ni vizitis Stary Sącz, 2 preĝejojn kaj poste finfine ni trovis ankaŭ tiun fonton. Tie ni havis unu horon de libera tempo; tial mi ekiris kun Karol kaj nia komuna amikino Saŝa el Jalto friponi en arbaron. Ni tre ĝuis tion kaj verŝajne eĉ sukcesis timigi kelkajn homojn. Post reveno en la AS-ejon okazis vespermanĝo kaj alveturis Franta Sabovčik. Post vespermanĝo ni iris al la koncerto de Kim J. Henriksen kaj poste ankoraŭ de pola grupo East End. Ĉar la koncerto plilongiĝis, ne okazis projekciado en la filmejo.

Miropiro, Natálka(el Ukrainio), Marek, Olga(el Ukrainio) kaj Karol

Miropiro kun Karol ĉe komputilo

Sabato

Sabate mi denove lernis la polan lingvon. Posttagmeze ni foriris en kulturcentron "Sokol", kie ni prezentis la Ĉeĥan respublikon (la ceteraj homoj respektive siajn landojn), sed antaŭ la pli vasta prezentado de malgrandpolia kulturo nia ĉeĥa grupo jam foriris. Vespere filmejo atingis rekordan viziton dank' al brila filmo Diktatoro. Bedaŭrinde multe da homoj poste eliris kaj ne vidis la fabelon Lotrando kaj Zubejda (ve, Olga mankis al mi :-( ).


Ĉeĥa grupo - Miropiro, Franta, Karol kaj Marek


Marek prezentas "Strč prst skrz krk"


Ĉeĥa alfabeto


Fraŭlino el Ĉinio


Ĉu ĉehoj prezentas sian landon bone :-) ?



Itala grupo

Arĝenta(el Ruslando) kaj Saŝa(el Ukrainio)

Kim Henriksen

Vendejo de esperantaĵoj

Silvestra tago - dimanĉo

Dimanĉe je la Silvestra tago mi partoprenis la lecionon de pola lingvo kaj poste ankoraŭ la prelegon pri "Tokipono". Poste estis relative libera tempo ĝis la 22:00, kiam la rusoj en trinkejo festis novan jaron, kaj unu horon poste ankaŭ la ukrainoj kaj la litovoj. Poste ni jam ĉiuj eniris la diskejon kaj komencis multe danci. Noktomeze mi eliris eksteren kun Saŝa kaj tio indis, ĉar ni vidis multajn piroteĥnikajn lumludojn! Mi ne dancis senĉese, ĉar mi ne havis ĉiam sufiĉan forton kaj mi bezonis foje paŭzojn. Tial foje mi eniris kun Saŝa la filmejon, kien baldaŭ poste venis ankaŭ Karol. Mi iris dormi matene antaŭ la sepa horo. La diskoteko finiĝis onidire je la oka horo. Franta forveturis el Nowy Sącz hejmen je 6:30 – mem, eĉ se ni klopodis konvinki lin ke li ankoraŭ restu.






Festado de Silvestro

Kurso de Tokipono

Lernantoj de Tokipono

Novjaro

En Novjaro mi dormis longe. Ni, la ĉeĥa grupo, rezignis pri la ekskurso al Stary Sącz, ĉar ni preferis trankvile paki niajn aĵojn kaj ekiri por vespermanĝo en la urbon. Sekve mi komencis kolekti kontaktojn, post la sepa horo mi adiaŭis kun plejmulto de la partoprenantoj (necesas aldoni, ke vere la knabinoj (fraŭlinoj) multegis tie :-) kaj ni ekiris al la busstacio. Dank' unu almozulo ni fine je la oka horo forveturis per buso en la direkto de Krakovo! Sed jam antaŭe ni interkonsentis, ke en somero ni vojaĝos en Ukrainion (Kievo, Poltavo, Jalto–Krimeo). En Krakovo ne okazis komplikaĵoj, sed la kupeo estis vere plenplena :-( Kun ni kunveturis ankaŭ iu fraŭlino en Pragon, tial ni almenaŭ kiel ĉeĥoj ne estis solaj! (Sola, sola, sola... :-))







Dancadego

Ĉeĥa grupo - Miropiro, Franta, Markéta, Karol kaj Marek

Marek, Agnieszka, Miropiro kaj Leszek



Landoj, inter ili ankaŭ Ĉeĥio!
El Petrovice u Karviné (hu ra! denove hejme :-) ni veturis per trajno Chopin kun Alla (rusa esperantistino, kiu nun staĝas en Zlín) al Uherské Hradiště. Alla adiaŭis nin jam en Otrokovice. La gepatroj de Karol veturigis nin en la loĝkvartalon, mi poste iom dormis ĉe Karol hejme. Post la deka horo mi forveturis kun Karol per trajno en Brnon! -mir-
Noto de la aŭtoro: La teksto ne entenas ĉiujn okazintaĵojn kaj estas skribita laŭ mia vidpunkto. Ekzemple la travivaĵoj de la aŭtoro kun fraŭlinoj estas ĉi tie tre plisimpligitaj. Sed tion espereble vi komprenas :-)





Ĉambro de Karol, Miropiro kaj Franta

En preĝejo

Preĝejo



En urbcentro
Kaj tio estas ĉio, amikoj :)